Perdita en arbaro de mondaj seniluzioj, mi plu daŭris serĉante... serĉante veron, serĉante la aŭtentajn forgesitajn sentojn, tion kio perdiĝis en praaj homaj tempoj.
Kaj jen, tial ke mi perdiĝis, mi ankaŭ trovis ĉion perditan.
Densaj mallumoj staris tie atendante mian alvenon, tiom nigraj ke l' bravuloj de l' mondo tuj sin turnus, sinfekinte pro terur' antaŭ la vido de l' o forgesita.
Sed tiuj ombroj estis por mi nur amikaj brakoj, min karesis kaj invitis al ĝoja festeno kun la loĝantoj de l' Kaŝlando.
Jen regno de forgesituloj... sed jam ankaŭ mi estis forgesita de la mond', falinte en ombran abismon kiun nenia entuziasmulo volos eniri iam ajn.
Ni bonvenigu nian revenintan filon en ties eternan hejmon
Tion ĝoje diris mia patro. Kaj tiam mi ekmemoris ke mi ja vivis tie je l' komenco, en tiu loko kie estas nekonate la ambicioj de la mond'.
Homoj de Kaŝlando subtenas nenion nenecesan, daŭrigas nenion vantan, esprimas nenion trompan. Ili sin vestas ĉiutage per plej leĝeraj silkoj, kaj ĉiunokte kuniĝas por kanti pleninspire plej belajn poemojn por la homa kor'.
Iliaj honestaj gestoj kunportas nenion malveran, ĉar tie ne estas neceso malmontri niajn korajn vundojn aŭ niajn bestecajn dezirojn.
La belo de tiu lando estas ĉiutage protektata de ties mallum'. Tiel la veremo de tiu forgesita popolo estas nerabebla juvelo, kiu restos en la sino de l' ombroj por ĉiam.
Sed kiam ekaperas neceso de fora esplorado, la homoj de l' Kaŝlando surmetas siajn maskojn k. kirasojn, sin vestas per mondaj mensogoj kaj ĵetas sin decidoplene al aventur'. Ĉar la valoroj de nia lando ne bezonas spektaklon, kaj ili ĉiam vivos en ni malantaŭ la mask' de viaj ŝajnoj.
~Spirajn Senpretend~