Saluton karaj geaŭskultantoj, jen Spirajn.
En ĉi tiu aŭda eldono de Meditoj sen Pretendoj mi prezentos al vi unuafoje pensiston Ĵidu Kriŝnamurti. Tiu saĝulo estas iu el miaj plej gravaj k. signifplenaj eltrovoj, ĉar siaj pensoj helpis multe mian propran komprenon, en tre malfacilaj momentoj de mia vivo.
Ĵidu Kriŝnamurti estis vartita k. edukita kerne de la Teozofia Skolo, ĉar laŭ kredoj de tiaj doktrinuloj li estis la nova Monda Majstro. Tamen post kelkaj jaroj li komencis forte pridubi tiujn kredojn kaj eniris intensan ekzistecan krizon kiu, pro liaj prudento kaj saĝa pripensado, kondukis lin al alia (nedogmema) perspektivo.
Tiam li sentis la devon rezigni sian gravan postenon en la Teozofia Monda Organizo, kaj komencis sendepende disvastigadi sian propran komprenon pri la vivo.
Certe Kriŝnamurti formis per sia intelekta laboro ian doktrinon kaj, de filozofia vidpunkto, ĉiu doktrino havas dogmojn; tio estas, konceptaj kolonoj. Sed la alta valoro de liaj konsideroj kuŝas en tio ke lia doktrino estas fleksebla kaj liaj dogmoj porparolas rekte la indecon de propra laŭvola pensado, de sendependeco kaj mensa liberiĝo; eĉ nature invitante al pridubigado pri liaj propraj instruoj.
En ĉi tiu aŭdaĵo mi montros al vi kelkajn respondojn de Kriŝnamurti pri la afero de neevitebla homa ekspluatado kaj la ebleco eliri el tia socia dinamiko:
Iam instruato de Kriŝnamurti demandis al li:
Vi opinias nebonaj posedaĵojn kaj ekspluatadon; tamen, sen tiuj aferoj, kiel povus vi vojaĝi kaj alparoli la mondon?
Li respondis:
Mi respondos al vi tre simple. Por vivi sen ekspluatado en la mondo, oni devus tute sin eltiri al dezerta insulo. Tiel kiel estas la sistemo —kiel ĝi estas nuntempe—, se oni loĝas en ĉi tiu sistemo, oni devas por pluvivi almenaŭ ĝin ekspluati.
Ni bone komprenu tion de mi nomatan ekspluatado. Por mi, se vi propravole ne malkovras per inteligento viajn realajn bezonojn, vi estiĝas ekspluatisto; sed tia malkovrado postulas grandan dozon de inteligento. Unue, ni posedas multajn aĵojn ĉar ni pensas ke pere de la posedado je tiomaj aĵoj ni estos feliĉaj. Do, celante posedi tiomon da aĵoj oni devas ekspluati. Tamen, se ni konsiderus tion kiaj estas vere niaj esencaj necesoj, en la satigado je tiaj necesoj ne ekzistus ekspluatado, reale ĝi ne ekzistus; tio estas memvidebla se oni pripensas la aferon. Kaj oni devas propravoje eltrovi kiaj estas siaj bezonoj.
Alifoje entreprenulo demandis al Kriŝnamurti:
Bonvolu esti malfermema. Ĉu ni povus eltrovi la veron tia kia vi ĝin konas? Ĉu ni povus ne plu ekspluatadi kaj daŭre resti en negocoj, aŭ ĉu vi sugestas ke ni devus likvidi ĉion? Ĉu vi povus partopreni negocojn plu estante kia vi estas?
Kriŝnamurti respondis:
Sinjoro, bonvole, mi ne forevitas la demandon. Mi estas tute malferma. Tiel kiel estas organizita la sistemo —escepte se vi eltirus vin al dezerta insulo, kie vi kuirus kaj farus ĉion senhelpe— nepre estas ekspluatado. Ĉu ne vere? Ja tio evidentas.
Dum sistemo baziĝas sur individua konkurado, sekureco, posedo-deziro, dum tiaj estas ties fundamentoj, nepre estos ekspluatado.
Sed ĉu vi ne povus liberiĝi el tiaj fundamentoj disiĝante de timo, malkovrante kiaj estas viaj esencaj necesoj, estante riĉa interne de vi mem? Tiam, eĉ se vi daŭros en negoco, vi eltrovos tion ke viaj necesoj estas tre malmultaj. Male, se ekzistas malriĉeco mense kaj kore, viaj necesoj estiĝas kolosaj. Sed, escepte se oni estas reale honesta, absolute malferma kaj ne trompas subtile sin mem, tio de mi dirata povas esti uzata por plua ekspluatado.
Alifoje alia instruato demandis:
Kelkfoje riĉa individuo perdinta sian monon memmortigas sin. Rimarkinte ke riĉeco ne ŝajnas alporti daŭran feliĉon, kion oni devas fari celante esti reale feliĉa?
La majstro respondis:
Personoj kiuj amasigas riĉecon dependas, por sia feliĉo, de tiu povo aldonata de mono. Kiam tiu povo estas nuligita, ili frontas vizaĝalvizaĝe la propran tutan vakuon.
Dum oni daŭras serĉante potencon, ĉu pere de mono aŭ pere de virto, nepre estos vakuo, kaj por tia vakuo ekzistas nenia kuracilo ĉar la potenco estas esence iluzio naskita de egocentrisma limiĝo, de l' timo.
La kompreno nur povas enveni per distingo pri la falseco de la potenco en si, kaj tio postulas konstantan penetrivon de la menso, anstataŭ simplan forvendon post ol tioma amasigado.
Se ekzistas tia poseda deziro detruanta amon kaj karitaton, tie estas vakuo, surfacemo, vivo-ĉagreno. En tio ne estas ekzisteca pleniĝo.
Tiel ni venis al la fino de ĉi tiu elsendo. Espereble ĉi tiaj konsideroj de Ĵidu Kriŝnamurti estu riĉigaj por via ena vivo.
Se vi ŝatas ĉi tiajn pripensojn bonvolu sekvi min per la ligiloj kiujn mi ĉiam lasas ĉe la priskribo de miaj produktaĵoj. Ĉia donaco estos tre bonvenigata por daŭrigi ĉi tiun laboradon kaj miajn aliajn iniciatojn.
Dankon pro via atento, kaj ĝis la sekva fojo.
~Spirajn Senpretend~