Pri la estonteco de agrikulturo

Words
432
Reading
2 min
Listen
Play
9y

La kutima argumento por subtenado de konvencia aŭ industria agrikulturo estas, ke nur per tia agado ni povas nutradi la daŭre kreskantan loĝantaron de la mondo. Sed tiu argumento ne vere pravas, eĉ se la konvencia agrikultura metodo ŝajnas unuavide sukcesa.


https://pixabay.com/en/agriculture-field-wheat-cereals-3021634/

Jes, ja ekde de la enkonduko de nitrogena sterkaĵo la rikoltvolumo mirinde plialtiĝis. Sed kio okazus, se vi forprenas ĉiujn subvenciojn, kiuj ebligas ilin? Aldone herbicidoj kaj necesaj brulaĵoj. Restis tute elĉerpita grundo, preskaŭ senviva, sen mikroorganismoj, vermoj...Forte subtenita konvencia agrikulturo malplibonigas la rimedojn, kiujn ĝi ja efektive bezonas. Ne nur la sojlo estas tre damaĝita, ankaŭ nia akvo estas poluita. Grandskala industria agrikulturado ne ebligas kreskadon de miksitaj kulturoj, kiuj per plant- kaj insekta diverseco pli bone reguligas plagan infestadon. Ne menciita la mortigado de insektoj, aparte de abeloj kaj aliaj fekundigantoj.
Aliaj agrikulturaj metodoj ja eblas. La nordorienta barata federacia ŝtato Sikkim estas bona kaj taŭga ekzemplo por tio, kio tuta regiono povas atingi, kiam la registaro subtenas ekologian agadon. En 2003, la tiama ĉefministro Pawan Chamling anoncis decidon pri ekologia agrikulturo per deklaro en la leĝdona asembleo. Kaj la vojaĝo komenciĝis.
Dum la jaroj ĉirkaŭ 75000 hektaroj de tero estis konvertitaj en organikaj farmoj certigitaj sekvante la gvidliniojn kiel preskribitajn de Naciaj Programoj por Organika Produktado, do agado sen herbicidoj kaj artefaritaj sterkoj.

https://www.flickr.com/photos/soumyajitpramanick/6052932505

Ne nur estas produktitaj la ĉefaj fruktoj kiel rizo, milio kaj guŝoj, ankaŭ teo, spicoj kaj herboj estas tielmaniere kultivitaj. Tie humuso-enhavo de la sojlo daŭre plialtiĝas. La registaro fondis centajnda subtenigaj oficejoj, kiuj helpas kompreni la tutan aferon. Estiĝis ankaŭ specialaj bienoj por montri metodojn de ĝusta kompostado kaj teknikojn koncerne naturajn sterkojn. Sikkim montras, ke efektive eblas nulo- enigo-agrikulturo.
Nu, regiono, kie la plejmulto de homoj vivas de tradicia agrikulturo, oni povus supozi, ke ili estas needukita, iom malantaŭen, kaj probable malkontenta pri sia sorto. Male, ili estas feliĉaj homoj, kio ankaŭ videblas je la fakto, ke ili reelektis sian ĉefministron per pli ol 90 voĉoj.
En Eŭropo nur ankoraŭ proksime 3% de homoj laboradas en alte subtenita agrikultura sektoro. La tuta viva situacio ne vere estas komparebla. Tamen ni devas demandi al ni, ĉu ni estas pli feliĉaj homoj kaj povas senzorge neglekti la fakton, ke nia kampa agado estiĝas pli kaj pli maldaŭrigebla pro la granda energia enigo kaj daŭra damaĝo de grundo.

Pasintan jaron en Germanio la proporcio de ekologia agrikulturo plialtiĝis al 10%. Tio ja estas bona rezulto, sed tute ne sufiĉas por renversi la nunan malbonan situacion de nia agrikulturo.

Dankon pro via atento kaj agrablan tagon! Eble vi ŝatas babili pri la kampa situacio en via lando!

Pri la estonteco de agrikulturo | Ecency