Probable multaj el vi jam scias ke mi loĝas en Venezuelo, kaj la bedaŭrindaj novaĵoj pri la sociaj, politikaj, ekonomiaj situacioj de mia lando estas vaste (kaj varme) konataj nuntempe. Min iom tedas la konstanta veanta parolado pri ĉi tiaj kondiĉoj, unue ĉar ĝi malmulte helpas en la bezonata solvado je niaj problemoj, sed ankaŭ (kaj ĉefe) tial ke tia parolado senpotencigas nin, la suferantojn, antaŭ tiuj teruraj kondiĉoj.
Memvideble konstanta informado estas ĉiam tre utila por solvi sociajn problemojn, sed ĝi tute malsimilas al la senĉesa kaj senutila esprimado je niaj ĉagrenoj kaj malfeliĉoj. Tiu lasta nur ĵetas al nia realo plian malfortecon. Fakte, oni alkroĉiĝas des pli radike al sia propra malforto, ju pli ade oni esprimas malsaĝe sian malfeliĉon, ĉar tiel oni masonas sian ĉiutagan vivon per brikoj de veado.
En ĉi tiama mallonga mesaĝo mi deziras kunhavigi al vi, miaj legantoj, iun el miaj plej brilaj kaj signifplenaj malkovroj pri la fortikeco anima meze de l' malfeliĉo; kio estas pli necesa en teruraj kondiĉoj (kiel la venezuelaj) kiuj grandamplekse superas niajn personajn kapablojn.
Miaj amikoj eksterlandaj ofte demandas al mi kiel mi povas resti “stabila” malgraŭ la malgajaj kaj ŝtormaj situacioj en kiuj mi troviĝas neeviteble implikita ĉiutage. Komence, oni sciu ke homo posedas tiun bonŝance utilan kapablon alkutimiĝi eĉ al plej malagrablaj vivkondiĉoj. Aferoj kiuj por miaj eŭropaj amikoj ŝajnas ia nekredebla netolerebla infero (aŭ terurfilmo), por mi estas nur ĉiutaga vivo. Sed krom alkutimiĝo —kiu povus iĝi ankaŭ pravigilo por daŭrigi stagnan mediokran vivon— mi posedas alian ilon: integra vivo.
En ĉia ajn malfeliĉa vivkondiĉo la ekzisteco estas minacata ĉiutage je kripligo. Oni devas sindediĉi tute al urĝaĵoj: savi la vivon, ekhavi manĝaĵojn, foreviti murdistojn, konservi siajn malmultajn posedaĵojn, ktp. Se tiu vivofluo daŭras multe da tempo oni alkutimiĝas al vivo reduktita, mizera.
Mi estas tute konvinkita ke, eĉ en plej malbonaj kondiĉoj, oni povas fari ion por pliampleksigi la limojn de sia vivo, kaj por atenti sin plej integre. Tial, mi subtenas ian vitalan principon: “ĉiam havi vivon integran”; tio estas, havi vivon en kiu la diversaj partoj de la memo estas atentataj kun respondeco kaj ĝentilo.
Tial mi ĉiutage penas doni lokon al korpa ekzercado, trankvila meditado, ripozo, inteligenta laboro kaj eĉ iomete da amuzo. La rezultato estas ke, meze de teruraj kondiĉoj, mia korpo daŭras plej sana laŭeble, mia menso plej trankvila kaj stabila kaj, pri miaj ekonomiaj kondiĉoj, almenaŭ mi povas aserti ke mia vivmaniero donas al mi esperon de estonta pliboniĝo.
Jes, vivo de venezuelano fluas tra flamoj de socia korupteco, mizero ekonomia kaj konfliktoj politikaj. Sed eĉ en infero oni povas iĝi respondeca pri siaj propraj agoj.
Estu spirite, korpe kaj ekonomie respondeca, suferanta amiko... tio vin puŝos en pli agrablajn situaciojn.
~Spirajn Senpretend~