La pli larĝa ekosistemo de Steemit

Words
300
Reading
2 min
Listen
Play
9y

En la komenco, kiam mi unuafoje parolis al vanege@vanege pri Steemit, la pagoj estis relative malmultaj, kaj la ekosistemo ankoraŭ ne estis tia kia ĝi estas nun. Tial por novuloj al Steemit mi ŝatus montri iom kio nuntempe estas farebla per ĝi, kaj kial ĝi indas ekster la eblo gajni monon.

​

Mi venis por la mono, mi restis pro la komunumo.

...ŝajnas esti ofta esprimo de nuntempaj Steemit-uloj. Kaj mi jam vidas ke ankaŭ la Esperanta komunumo, kvankam malgranda, jam estas iel pli vigla ol mi vidis ĝin en Medium. Gravas ĝusta partopreno en la sistemo por vere sperti la efikon.

​

  1. Oni sekvu homojn kaj ŝatu iliajn afiŝojn
  2. Oni komentu pri alies afiŝoj kaj uzu la platformon kiel socian reton
  3. Oni skribu interesan kaj kontribuan enhavon, ne aferojn kiujn oni konsideras kiel spamo (mi tion hodiaŭ spertis skribante pri kolao en la nederlanda ĉirkaŭaĵo: oni ne akceptis vere bone)
  4. Oni estu kreema kaj diversa. Afiŝu fotojn, afiŝu pri viaj ŝatokupoj, afiŝu en diversaj lingvoj, partoprenu en la diversaj partoj de la komunumo, malkovradu
  5. Oni sentigu la aliajn hejme

​

Kaj jen kelkajn aferojn kiujn mi ĵus lernis:

  • ChainBB.com kaj busy.org

    • En ChainBB.com oni traktas Steemit kiel forumon

    • En busy.org oni povas konservi malnetojn kaj oni ĝenerale havas pli belan aspekton, kaj redaktilon pli kiel en Medium.com

  • Etaj valoroj aldoniĝas

    • Sufiĉas havi unu amikon sufiĉe influan kiu suprenvoĉdonas vin por havi iom da enspezo
  • Partoprenu en la tuta komunumo

    • Ankaŭ parte ĉar tie estas pli da influo kaj pli da mono
  • Helpu konstrui la propran komunumon

    • Kune oni vere pli fortas

    • En busy.org estas por ĉiu temo, ankaŭ Esperanto, babilejo en kiu oni povas des pli bone konstrui komunumon

​

Mi certas ke mi forgesis multajn elementojn. Bonvolu komenti pri ili!

​

La pli larĝa ekosistemo de Steemit | Ecency