Mia prezentiĝo antaŭ la Steemit-komunumo

Saluton al la tuta komunumo ĉe Steemit. Mia nomo estas Thairon Martínez. Mi estas tridektrijaraĝa. Mia esperantista kromnomo estas Spirajn Senpretend, el vortludo esperantlingva “spiro ajna sen pretendo”. Mi estas kinisto, spertulo pri kinematografia muntado, tamen miaj interesoj estigis min grafikisto, esploristo, tradukisto, reklamisto kaj teĥnologia konsilisto.

Jen mia unua artikolo ĉi-tiea kaj mi decidis ke ĝi estu, nature, mia prezentiĝo. Mi opinias tion bona maniero por klarigi al miaj eblaj legontoj kiaj estas miaj interesoj kaj la temoj priverkotaj de mi por ĉi tiu virtualejo. Krom ĉe Steemit kaj Busy, mi publikigos enhavon ankaŭ ĉe la DTube-videejo, por profiti maksimume la eblecojn donatajn de ĉi tiu blokĉeno kaj la IPFS.

Steemit reprezentas mirindan ŝancon por mi kiel kulturkreisto. Mi estas venezuelano kaj, kiel probable multaj el vi scias, la situacio de mia lando estas bedaŭrinda. La politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj de Venezuelo estigas la vivon de ni —la plimulto el civitanoj— tre peza ŝarĝo. Tio okazigas ke estas neeble sekvi la propran alvokon aŭ la dezirojn de niaj koroj, ĉar ni devas dediĉi ĉiun korbaton al simpla postvivado.

Tial la Steem-blokĉeno, kun ĉiuj siaj kunlaborcelaj iniciatoj, signifas por mi ŝancon disponi je spaco por disvolviĝo laŭ mia propra alvokiĝo: ebleco daŭrigi mian kulturkreadon kaj ricevi ian enspezon el tio, malgraŭ la malfacilegoj min ĉirkaŭantaj. Tio ankaŭ donacas al mi eblecon establi ligojn kun aliaj kreistoj, kaj helpi ilin per miaj ago kaj partoprenado.

Mi publikigos ĉiun blogaĵon en tri malsamaj lingvoj: angla, hispana kaj Esperanta, ĉar tiuj estas la lingvoj de mi uzataj ĉiutage por komunikiĝi kun kunuloj kaj kunlaborantoj. Do, se vi ekvidas iun el miaj publikaĵoj en lingvo nekomprenata de vi, havu certecon ke ĝin sekvos la koncernaj tradukitaj publikaĵoj tiel ke vi povos ĝin legi. Mi intencas publikigi ĉiujn tri en sama okazo, unu post la alia. Tamen la publikaĵoj tro mallongaj enhavos ĉiujn siajn tradukojn en si mem. Mi prizorgos aperigi ĉe tiuj titoloj la lingvojn de la publikaĵo, laŭ iliaj mallongigoj (en, es, eo); tiel vi scios kiuj lingvoj enestas.

Malbonsorte DTube ankoraŭ ne donas eblecon alŝuti subtekstojn kune kun la videoj, kion oni ja povas fari en Jutubo. Mi plu serĉas eblan solvon por tio, ĉar mi ne tre ŝatas la ideon publikigi la saman videon plurfoje en DTube, kun malsamaj subtekstoj (gravurite sur la videoj) aŭ sonoj. Ideale oni alŝutus nur unu videon kaj poste aligus al ĝi kiom ajn da subtekstoj laŭdezire. Mi estos dankema se vi alportas al mi solvon por tiu problemo.

Nu kiaj estas miaj interesoj? Se verdire, ili estas multegaj. Sed mia precipa intereso estas filozofia: la fundamentaj demandoj pri la senco de nia ekzistado kaj de l' esto. Tiu emo banas ĉiujn aliajn aferojn miavive kaj kondukis min, ekde infanaĝo, al esplorado je diversaj proponoj kaj organizaĵoj religiaj, filozofiaj kaj esoteraj. Ĝi ankaŭ igis min vigle emi al psikologio, en kion mi enprofundiĝis teorie kaj praktike.

Konsekvence filozofio kaj psikologio estas la du bazaj kolonoj de mia vivo, miaj fundamentaj interesoj. Jen mi pritraktos temojn kiuj povus tuŝi tre subtilajn fibrojn en viaj sentoj kaj viaj kieloj rigardi la mondon. Mi scias kiom pezaj povas iĝi tiaj temoj kiam esprimate per komplika maniero, sed mi promesas al vi ke mia lingveco estos komprenebla, kaj ke vi povos profiti pleje tion kion post multaj jaroj mi estas rikoltinte en tiaj areoj, kaj kio estas parto el mia kontribuo.

En praktika kampo, mi estas esplorinte profunde la eblecon de la konscio navigi en senkonsciaj spacoj de la homa menso. Tia ebleco donacas al homo profundan senton de motivoj, grandan animan pacon kaj multe da animforto. Tio ne necese estu rigardata kiel mistera afero, ĉar reale ĝi nur temas pri kulturado je specifa vivadformo, kutimoj kaj praktikoj kiuj produktas en niaj mensoj la kondiĉojn por alia speco de rilato kun ni mem.

En ĉi sama vojo, mi publikigos multajn utilajn kaj praktikajn informojn pri onironaŭtado —la kapablo sperti niajn sonĝojn klarmense, imprese kaj laŭvole—, sonĝesplorado —la studo je niaj sonĝoj, ties karakterizoj kaj signifoj—, psikonaŭtado —la esplorado je nia senkonscia mondo pere de substancoj kaj aliaj helpiloj, aŭ sen ili—, kaj multe pli.

Spiritturo kuntekste.jpg

Kaj en teoria kampo, unu el la precipaj temoj estos la studo je la simbolismo ĉeestanta niajn vivojn kaj ĉiujn kulturojn de ni konstruitajn.

Malmultaj personoj konscias pri la granda influo de simboloj en la homa vivo, aŭ kiel ili antaŭdeterminas ĉiujn situaciojn niajn. En miaj publikaĵoj mi montros tion, kiel tiomegaj aĵoj supozate “primitivaj” aŭ sensencaj reale enhavas profundan saĝon en simbola lingvo, pri niaj vivoj kaj pri la homaj situacioj: astrologio, divenado, fantazioj kaj mitoj el la senfinaj religioj estas parto el tio.

Fine mi deziras fulme mencii aliajn interesojn okupantajn je grava parto de mia vivo, kiujn certe mi kunhavigos por vi en nia distribuita virtualejo:

Sociologio kaj politiko: Ĉi-aree mi estas esencisto kaj centristo, kion mi klarigos zorge en baldaŭaj blogaĵoj. Mi scias ke tiaj temoj povus esti tiklaj kaj generi iajn malkomfortojn, sed mi opinias ke ili ĉiam povas esti priparolate kun seriozo, prudento kaj klareco. La problemo kuŝas en tio ke oni decidas ne agi tiel.

Esperantismo kaj internaciismo: Estante esperantisto, min tre interesas la ebleco ke individuoj interrilatiĝus libere el la kulturkatenoj kreitaj de naciismo kaj aliaj identecaj kredoj, kiuj malamikigas la homajn estaĵojn. Sed ĉi tio estas ne simpla temo sed tute male, ĝi estas kompleksega kaj tial ĝi ende estu pritraktata per multe da zorgemo kaj seriozo.

Naturaj kaj artefaritaj lingvoj: Mi emas multe al lingvoj, kaj ja vi trovos iom el tio ĉi-bloge, ne nur pri naturaj lingvoj sed ankaŭ artefaritaj, la t.n. conlangs, lingvaj artverkoj.

Marfluo subskribita.jpg

Arto: Mi publikigos miajn artaĵojn, inspirojn kaj ĉefe miajn poemojn. Granda parto el miaj artaĵoj devenas de mia sonĝmondo, pere de praktiko nomita “onirarto” kiu konsistas en prilabori la verkojn rekte ene de sonĝo; poste oni elsonĝiĝas kaj iel almateriigas la verkon.

Liberaj teĥnologioj, kunlaborema ekonomio, ĉifromono, ciferecpunkismo, ĉifropunkismo: Fine, ĉio ĉi ende ĉeestu... ĉar ĝi estas la estonteco.

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now