La mono de Steemit malhelpas krei la interesan diversecon kiu allogus diversfontajn homojn

La fakto ke oni povas publike vidi kiom da homoj ŝatis iun mesaĝon en sociaj retoj ĉiam ĝenis min. La problemo estas, ke anstataŭ taksi ion pro ties enhavo, multaj homoj taksas tion per la nombroj, kiuj aperas apude. Por multaj homoj, ne gravas malpravi se 100 homoj kunsentas. Rapide, homoj iom post iom komprenas kiel la sistemo funkcias, kaj profitas de ĝi por plibonigi sian reputacion/videblecon. Ili agas tiel ke ili ricevas plej da poentoj, kvazaŭ tio estus la ĉefa celo de la ludo "socia reto". La rezulto estas ke la enhavo iom post iom sanĝiĝas. Anstataŭ esti diversa kaj nova, la enhavo iĝas kutima kaj konforma.

Ĉiu socia reto havas sian propran sistemon pri poentoj (kaj videbleco). Konsekvence, ĉiu socia reto igas uzantojn diskonigi malsimilajn enhavojn, kaj tiel komunumoj malsimiliĝas. Vidu Facebook, kiu ne permesas "malŝati", sed kiu pli videbligas afiŝojn kiuj instigas reagojn. Estas multe pli facile esti ŝokita uzante Facebook ol uzante Reddit, kie uzantoj mem havas pli fortan regon sur tio, kion aliaj uzantoj vidas pli ofte. Tiuj uzantoj de Facebook bezonas foriri al etaj grupoj, se ili volas esperi trovi fakan informon interesan, sed la tuta sistemo malvidebligas tion kio ne jam interesas homojn, do tial estas malpli facile trovi aferojn vere novajn en Facebook. Tiu problemo fakte okazas en preskaŭ ĉiuj sociaj retoj, ĉar ili pligrandigi la ŝancon ke homoj restas sur la retejo.

Bonŝance, retejoj kiel Twitter permesas (aŭ permesis :/) pli malpli elekti tion, kion oni vidas. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni sekvas iun en Twitter, oni povas esti certa, ke oni vidos la tipon de enhavon, kion oni volas vidi.

Kiel uzanto de Steemit, vi scias kiom forte tiu retejo (steemit.com) montras la monon. Ne nur la retejo montras kiom da homoj voĉdonis por io, sed ankaŭ montras kvanton de mono apud ĝi. Mi pensas ke tio estas por kuraĝigi homojn partopreni, sed mi ankaŭ pensas ke tio estas la plej malboniga afero rilate al enhavo. Mi jam povas vidi la diferencon de enhavo inter Medium kaj Steemit. Ĉi tie, homoj faras tre etajn artikolojn, ofte kun nerilataj bildoj, por ke ili estu plivideblaj. Mi ĵus legis kelkajn artikolojn ; ilia enhavo estis tute senvalora, kvazaŭ skribitaj por artefari aktivecon anstataŭ proponi realan utilan enhavon.

Ŝajne multaj uzantoj de Steemit diras tion: vi ricevos ŝatojn (kaj Steem Power) se vi parolas pri aferoj, kiuj interesas vin, anstataŭ fari enhavon nur por ricevi ŝatojn. Tion ili diras, tion ili eble pensas, sed tion mi konkrete ne vidas. Mi preskaŭ ĉiam vidas la samajn aferojn: bitcoin, steemit, usonaĵojn. Mi havas la impreson esti en faka subreddito anstataŭ esti en loko kie homoj estas malfermaj al aliaj aferoj.

Mi tamen vidas kelkajn afiŝojn en la ĉina. Mi ne scias pri tio, kion ili parolas, tamen tio povas esti bona signo. Tio estas pli da diverseco ol la nura Angla. Sed la ĉina jam estas impona lingvo en la mondo. Eble nur tio kio jam estas impona en la mondo aŭ en la nuna uzantaro de Steemit povas havi ian sukceson ĉi tie.

Jes. Mi vere ŝatus ne vidi tiun monon apud ŝatoj. Mi ĉiam ŝatas kaj diskonigas la artikolojn, kiujn mi ŝatas, sed la nombro apud ĝi neniam ŝanĝiĝis danke al mi. Tio nur montras al mi ke mia enhavo estas senvalora, ĉar laŭ la retejo mi aŭ mia Esperanta enhavo ne estus sufiĉe valora. Eble ĉar tiuj kiuj estas en la sistemo decidas de tio, kio estas valora, kaj la rezulto estas ke tio kio valoras ĉi tie ne estas tio kio valoras en la mondo, aŭ almenaŭ en la mondo kie mi vivas. Mi pensas ke la enhavo estus pli interesa, kaj homoj sentus sin pli inkluzivitaj se la retejo Steemit ne montrus la monon ĉie. Kvankam tio estas la ĉefa reklamilo de Steemit, tio nur apartigas.

Tiu publike montrita mono nur aspektas al mi kiel maldiversiga ilo por konformigi homojn.

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now
Logo
Center