Kion la tutmonde plej granda asocio de spertuloj pri nutrado kaj dietoj opinias pri vegana nutrado – jen tradukita resumo

http://jandonline.org/article/S2212-2672(16)31192-3/fulltext
https://en.wikipedia.org/wiki/Academy_of_Nutrition_and_Dietetics

Resumo

La pozicio de la akademio pri nutrado kaj dietoj estas, ke zorge planita vegetara (inklude vegana) dieto estas bona por la sano, sufiĉa laŭ la nutraĵoj kaj povas doni sanajn avantaĝojn pri prevento kaj traktado de kelkaj malsanoj. Tiuj dietoj estas taŭgaj por ĉiuj statoj en la vivocirklo, inkludante gravedecon, mamnutradon, infanaĝon, adoleskon, pli altan aĝon kaj ankaŭ por atletoj. Plantbazitaj dietoj estas ekologie pli daŭripovaj ol dietoj kun multaj bestoproduktoj, ĉar ili bezonas malpli da naturaj rimedoj kaj estas kunligitaj al malpli da damaĝigo de la medio. Vegetaranoj kaj veganoj havas pli malaltan riskon pri kelkaj malsanoj, inklude koronaria trombozo, diabeto tipo 2, alta sangopremo, kelkaj tipoj de kancero kaj trodikeco. Malalta konsumado de saturita graso kaj alta konsumado de legomoj, fruktoj, plenaj grenoj, legumoj (guŝoj), sojproduktoj, nuksoj kaj semoj (ĉiuj riĉaj pri dietaj fibroj (nenutrigaj karbohidratoj) kaj plantaj kemiaĵoj) estas kutimaj por vegetaraj kaj veganaj dietoj, kiuj ebligas malpli da malaltdensaj lipoproteinaj (LDL) kolesterolaj niveloj kaj pli bonan kontrolon de la sangosukero. Tiuj faktoroj kontribuas al redukto de kronikaj malsanoj. Veganoj bezonas fidintajn fontojn de vitamino B12, ekzemple pliriĉigitajn manĝaĵojn aŭ suplementojn.

En la germana oni povas legi pli pri tio ekzemple ĉi tie: https://www.vegan.eu/vegan-stellungnahme-academy/

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now