Helpi al homoj helpi sin mem - per mikrokreditoj de Kiva

Malnova (supozeble perdita en unu de la malaperintaj sociaj retejoj en Esperanto) teksto - do la nombroj certe ne plu estas aktualaj

Mallonga klarigo de mi: vi donas seninterezan krediton al Kiva, kiu pludonas ĝin al surlokaj financaj institutoj, kiuj donas kreditojn kun interezoj al homoj kiuj bezonas monon por evolui ion (tre ofte temas pri entreprenista ideo, sed fojfoje ankaŭ pri aliaj aferoj kiel edukado). Sen Kiva tiuj financaj institucioj ne donus kreditojn, do tio pli-malpli estas la helpo kiun ni ofertas. Post kiam la kreditprenanto repagis la krediton, vi teorie povus repreni la monon de Kiva, sed kutime oni tuj poste donas ĝin al alia kreditprenanto. Laŭ mi kritika temo estas la interezoj kiujn postulas la financaj institutoj, sed tio klarigeblas per pli alta inflacio. Ankaŭ oni diras, ke kredito kun altaj interezoj por entreprenisto estas pli bona ol neniu kredito. Antaŭ ol mi aliĝis ĉe Kiva, mi okupiĝis pri la temo kaj kredis ke la avantaĝoj estas pli gravaj ol la malavantaĝoj. Tamen mi rekomendas al ĉiuj mem okupiĝi pri la temo kaj mem decidi. Estus ankaŭ bone diskuti iomete pri tio ĉi tie.

Betty, kiu estas la grupestro de la Esperanto-grupo ĉe Kiva iomete klarigis (tradukis), kio estas Kiva:
''Kiva estas senprofita organizo virtuala, kiu estis fondita en la jaro 2005. La celo de la organizo estas doni mikro-kreditojn al tiuj, kiuj mankas rimedojn por komencigi malgrandajn komercojn. La organizo kunligas pruntedonantojn kun prunteprenantoj. Per tiom malmulte kiom $25 oni povas apogi prunteprenanton.
Ekde la jaro 2005 jam estas:
1,282,915 prunteprenantoj
$695,898,650 pruntoj
98.72% de la pruntoj estas repagitaj.
Kiva kunlaboras kune kun:
297 kunlaborantaj partneroj
450 volontuloj en diversaj monpartoj
86 landoj
Kial ili tion faras?
Ĉar ili antaŭvidas mondon, kie ĉiuj, eĉ en la plej foraj regionoj de la mondo, havu la povon krei siajn proprajn ŝancojn. Ili opinias, ke la provizo de sekura kapitalo helpas homojn plibonigi la vivkondiĉojn kaj por si, kaj por siaj familianoj.
Kiel ili agadas?
Kiva kunlaboras kune kun mikro-kreditaj institucioj en kvin mondpartoj por provizi pruntojn al homoj sen aliro al tradiciaj bankoj. Ili sendas 100% -ojn de pruntoj al mikro-kreditaj institucioj, kies nomo estas regionaj partneroj. Ilia respondeco estas la loka administrado de la pruntoj.
Kiva fidas al tutmonda reto de pli ol 450 volontuloj, kiuj kunlaboras kune kun niaj regionaj partneroj. Ilia tasko estas la redaktado kaj tradukado de la informoj de la prunteprenantoj ktp.
Kiel la administrado de Kiva estas financita?
Pruntedonantoj elekte donas iom pli kontraŭ la elspezoj administraj, tamen ĉefe Kiva ricevas la monon por tio de diversaj sponsoroj kaj fondusoj.''

Alia klarigo troveblas tie: https://www.dropbox.com/s/lsxnihmzvmnhr7m/La%20artikolo%20de%20Jason%20pri%20Kiva.docx?dl=0

Se la afero interesas vin kaj vi pretus nomi min kiel la persono kiu informis vin pri tio, vi povas sekvi tiun ĉi ligilon rekte al la esperanto-grupo
http://www.kiva.org/invitedto/esperanto/by/sunjo3565
se vi simple volas rigardi, sen ligo al varbinto: www.kiva.org

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now