Koko aŭ kokino- pripensoj je la matenmanĝo

Mi estas vegeterano de kelkaj jaroj, tamen ne plene, ĉar mi manĝas ankaŭ laktajn produktojn kaj ovojn. Kiam ni manĝas ovojn, antaŭ nia interna okulo ni eble havas iom romantikan, stereotipan bildon de kokidofamilio sur malgranda bieno, libere kaj senzorge movidante. 

Bedaŭrinde la nuntaga realeco estas tute alia. Ovoj estas produktitaj plejparte en grandaj industriaj kokidejoj. Kokidofabrikado sekvas du direktojn. Ekzistas unue bredejoj por kokinoj, kiuj demetas ovojn, kaj due bredejoj por viandoproduktado. Ambaŭ bredadaj linioj celas al plej granda efikeco. La vira kokidoj de la ovoproduktitaj kokinoj simple estas troa, ĉar ili ja ne taŭgas por viandoproduktado. Tutmonde ĉiujare ĉirkaŭ 40 milionoj da ili estas mortigitaj. Mi ne volas paroli tie ĉi pri tio, kielmaniere tio estas farita. 

Do kiam ni manĝas ovojn, ĉu kiel matenmanĝa bolita ovo aŭ ene de nia favora kuko, ni nerekte akzeptas la mortigado de kokidoj. 

Estas morala dilemo en kiu ni troviĝas. Aŭ ni ĉesas tute manĝi ovojn aŭ ni ankaŭ manĝas la neŝatatajn virajn kokidojn, elkreskantajn. 

Ekzistas germana iniciativo, kiu celas ŝanĝi la kutiman traktadon de kokidoj en la bredado. Anstataŭ mortigi la virajn kokidojn, ili estas tenataj kiel kokidoj por viandoproduktado, sed je pli bonaj kondiĉoj. Do, pli da spaco, specokonforma nutrado, ktp. Sed tio bezonas pli da mono, kiun la konsumanto devas pagi. Li pagu kelkajn aldonajn centojn por speciala kvalitostampo, kiu montras tiun agadon. Per tio li subtenas la ekologian bredadon. Kaj kiam li manĝas dufoje jare tiel nomatan fratokokon, li komprenis ke ovojn ne estas haveblaj sen la koko, ĉar unu dependas de la alia.

                                                                  

Ambaŭ bildoj ne estas miaj, ili troviĝas ie en la senlima interreto. Dankon pro via atento. Bonan tagon ! 

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now