Mi estas instruistino de la angla.
Mia patro ankaŭ estis la instruisto. Mi neniam volis esti la instruistino, sed kiam mi provis labori en mia unua laborejo, mi malkovris ke mi estas tre bona instruistino kaj mi ne havas problemojn ekspliki la anglan al miaj studentoj. Mi konas kelkaj denaskaj anglistoj kiu instruas sian lingvon en Pollando sed ili ofte havas problemojn ekspliki la regulojn de la angla - ili nur scias kiel paroli ĝin. Kaj mi bone scias da regulojn. Verŝajne estas instruistoj kiu nun spektas mian jutubkanalon (Verdaj Aferoj de Ginny) kaj legas tiun artikolon - kutime estas lingvaj instruistoj kiuj decidas paroli Esperanton. Do saluton al ĉiuj instruistoj ĉi tie :)
Do mi lernis kelkajn regulojn kiel esti la bona instruisto:
Oni devas scii multe pri kio oni instruas
Oni ne devas esti tre aminda - mi estas sufiĉe strikta, sed miaj studentoj ŝatas min kaj ili scias ke mi volas instrui ion al ili, ne nur esti ilia amikino
Oni devas esti laborema kaj interesiĝi pri multege da aferoj konektitaj kun la vojo de sia vivo (mi ekzemple ne lernas nur la Anglan - mi parolas la Germanan, Esperanton...)
Oni devas esti pacienca kaj kompreni ke ĉiuj homoj lernas malrapide antaŭ ili povas fari ion rapide kaj flue
Oni povas (sed ne devas) esti amuza 😛
Oni devas scii kiel paroli kun homoj
Oni devas lerni kun studentoj, oni ne ĉiam estu la plej bona en ĉiu
Oni devas scii kiel improvizi - estas tre hazardaj okazoj en la mondo, kiam oni devas administri
Do, mi ne havas pliajn ideojn.
Ŝatu ĉi tiun artikolon kaj ŝatu la instuistojn! 😛 Ili estas tre gravaj 😃
Ĝis ^^