Kio okazas al Esperantistoj ĉe Steemit?

Mi estas ĉe Steemit ekde la 2017a jaro. La vortojn „mi estas” mi komprenas kiel „mi havas konton”, ĉar mi mem ne estis tre aktiva. Mi skribis du artikolojn, kelkajn komentojn, mi ankaŭ trovis multajn skribitaĵojn de aliaj Esperantistoj ĉe Steemit — tiel mia mallonga aventuro okazinta antaŭ du jaroj transformiĝis al la longdaŭra atendado de mia konto por la tempo, kiam mi denove ĝin trovos kaj uzos. Kaj efektive antaŭ kelkaj tagoj mi rememoris pri mia dum du jaroj nememorata konto kaj...

...denove vizitis Steemit!

Iomete ĉi tie ŝanĝiĝis. Pasintece, laŭ mia memoro, estis nur unu pasvorto. Kaj nun? Kiam mi provis ensaluti per la antaŭa pasvorto, min salutis la sciigo, ke mi uzis „Master Key”. Fek'! Kio estas tio? Kion ĉi tio signifas? Nu, poste mi eksciis, ke tiu ĉi estas la pasvorto, kiu ebligas montri ĉiujn aliajn pasvortojn kaj mi devas uzi unu el ili, depende de tio, kion mi volas fari, ensalutinte. Tiom da sekurigo mi ŝatas! Jen la bona solvo — des pli, ke la plej ofta aktivaĵo ĉe Steemit estas la publikigado de artikoloj kaj komentoj, kaj la taksado de ili. Ĉikiale preskaŭ neniam bezonatas aliaj permesoj krom la permeso por publikigi.

Sed ne ĉio plaĉis al mi

Kiam mi provis trovi iujn Esperantajn artikolojn, mi ne trovis multe. obraz.png
Tri artikoloj? Ĉu vere? Ĉi tio ne aspektas bone... Pasintece tamen estis iuj ajn homoj, kiuj skribis en Esperanto. Kio okazis al ili? La situacio bedaŭrindas... Feliĉe, Esperantistoj aktivas en aliaj retejoj kiel ekzemple Tvitero, kie unu el la plej aktivaj Esperantaj pepantoj, @Vanege, skribis jam pli ol dek sep mil (17 000) pepojn. Sed kie estas Esperantistoj ĉe Steemit? Ĉu ili estas tie ĉi? Ĉu mi nesufiĉe traserĉis la retejon? Aŭ ĉu eble estas multaj Esperantistoj, sed malmulte da iliaj artikoloj?
Se vi estas Esperantistoj kaj legas mian artikolon — komentu! Mi volas havi pli da Esperantistoj ĉe Steemit!

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now