Bilingual- Being Smart/ Dulingveca- esti inteligenta


If you are bilingual you belong to the majority of the world population who speaks at least one more language beside its mother tongue. In some English speaking countries, multilingualism is still not much appreciated. Foreign language learning continues to be perceived as being too irrelevant, too difficult, and exam results too unpredictable... But science have proved the opposite. (Eo)

Welsh bilingual telephone sign

Se vi estas dulingva vi apartenas al la plimulto de la monda loĝantaro, kiu parolas almenaŭ unu lingvon krom sia gepatra lingvo. En kelkaj angle parolantaj landoj, multlingvismo ankoraŭ ne estas multe estimata. Fremdlingvolernado daŭre estas perceptata kiel tro nesignifa, tro malfacila, kaj ekzamenoj rezultas tro neantaŭvideblaj ... Sed scienco pruvis la malon. 

Kiam vi vivas en Usono aŭ ekz en Britio vi loĝas en lando, kiu emfazas monolingvecon, do en lernejo denaskuloj ne plu devas lerni alian lingvon krom sia gepatra. Spite ke la angla nuntempe preskaŭ tutmonde estas parolata kaj ŝajne ne bezonas lerni fremdan lingvon, monolingveco tamen estas malavantaĝo!

Pli ol duono de la monda loĝantaro parolas almenaŭ unu alian lingvon krom la propra. Ekz en Barato kun 1600 lingvoj efektive ĉiu homo elkreskas jam hejme per du lingvoj. 

Dulingveco ne estas malavantaĝo, kiel supozita delonge, kaj ankoraŭ ne okazas mensa konfuzo. Male, akiri du lingvojn jam en la infaneco signifas grandan avantaĝon.

Dr Naja Fergan Ramirez de la Universitato Kalifornio, kiu esploras infanajn kognitajn kapablojn, pruvis, ke dulingveco ne nur faras pli bonajn parolantojn, sed ankaŭ pli bonajn pensulojn. Ŝia teamo testis du grupojn de infanoj 11-monataĝa, do aĝo antaŭ ol parolado. Unu grupo konsistis el infanoj kun unu lingvo kaj alia grupo kun dulingvaj infanoj (angla kaj hispana). La teamo kontrolis la cerban aktivecon de la infanoj, aparte de la antaŭfronta regiono. Klare montriĝis, ke dulingvaj infanoj havas pli fortan cerban aktivecon, ĉar ili alternigas du lingvojn, do ili procezas sonojn de du malsamaj lingvoj. La infanoj de la unua grupo ne reagis al la sonoj de fremdlingvo.

Nuntempe sciencistoj kaj pedagogoj ja scias, ke frua multlingveco ĝenerale plibonigas kognitajn kapaboljn. Ekde  enkonduko de dulingveca edukado kaj en hispanaj bazlernejo kaj en altlernejo la lernrezultoj tre plibonigis. Kaj ne nur en lingvaj fakoj.

Miaj propraj infanoj elkreskis per lingvoj malsamaj al la landa lingvo. Ĝis la aĝo de tri jara, ili rekte aŭdis plejparte la francan de la patrino kaj la germanan de la patro, kaj iom pasive la anglan de la gepatra interparolado kaj de la ĉirkaŭo. Kiam ili poste ekvizitis la infanejon, montriĝis, ke ili post mallonga alkutimiĝo tre bone integriĝis en la grupo. Kvinjaraĝe ili komencis bazlernejon kaj jam baldaŭ estiĝis unu el la plej bonaj lernantoj de la klaso, ne nur koncerne la legadon, sed ankaŭ elstaris en algebro kaj aliaj fakoj.

Do, kial registaroj ankoraŭ nuntempe emfazas akiron de unusola lingvo? Temas pri antaŭjuĝo, nome ke dulingveco estas damaĝo por la socio kaj same por la individuo. Ambaŭ supozoj klare malpravas. Ekzistas nuntempe sufiĉe da studaĵoj pri tiu afero. Eĉ se oni kiel plenkreskulo ankoraŭ povas eklerni novan lingvon, la plej bona tempo por lingvoakiro estas en frua infaneco pro la mensa fleksebleco kaj interligeco de neŭronaj sinapsoj.

Kompreneble dulingveca edukado ekde frua aĝo ne estas senkoste. Sed kompare kun la kostoj, kiuj estas bezonataj por altlerneja aŭ plenkreskula lingvoinstruado, tiaj elspezoj estus malgrandaj. Ne menciitaj la kostoj por tradukado kaj interpretado.

Eĉ pli bone estus, ke ekde frua aĝo ĉiuj infanoj de la mondo lernas efektivan universalan lingvon kiel Esperanto aŭ iom modifitan naturan lingvon.


H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now
Logo
Center