Saĝulaj vortoj de Bertrand Russel


Foto libera de malfermita librejo/ Open library

En intervjuo de BBC en la jaro 1959 Bertrand Russell respondis al demando kian konsilon li donus al homoj vivantaj en la estonteco. La preskaŭ 87 jaraĝa filozofo respondis:

"Mi ŝatus diri du aferojn, unu intelektan kaj unu moralan. La intelekta afero, kiun mi volas diri estas tiu: Kiam vi studas iun ajn aferon aŭ konsideras ajnan filozofion, demandu vin nur pri la faktoj kaj pri la vero, kiu konfirmas la faktojn. Neniam lasu vin esti kaptitita de ĉio, kion vi deziras kredi, aŭ per tio, kion vi opinias, havus bonajn sociajn efikojn, se ĝi estus kredita. Sed rigardu nur, kaj ekskluzive al tio, kio estas la faktoj. Tio estas la intelekta afero, kiun mi deziras diri.

La morala afero, kiun mi deziras diri ... Mi devus diri, ke amo estas saĝa, malamo estas malsaĝa. En ĉi tiu mondo, kiu pli kaj pli proksime interkonektiĝas, ni devas lerni toleri unu la alian, ni devas alkutimiĝi al la fakton, ke iuj homoj diras tion, kion ni ne ŝatas. Ni nur povas vivi kune tiel, kaj se ni volas vivi kune kaj ne morti kune ni devas lerni specon de karitato kaj speco de toleremo, kiu estas absolute esenca por la daŭro de la homa vivo sur ĉi tiu planedo.”

Vere saĝaj vortoj de homo, kiu sin mem rigardis kiel ateisto.

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now
Logo
Center