Rapida ludado de Chrono Trigger nun okazas en Twitch
Dum tiu tuta semajno (de la lasta dimanĉo al la venonta dimanĉo) okazas "Summer Games Done Quick". Ĝi_ _estas la somera parto "Games Done Quick" kiu okazas ĉiujare (la vintra parto nomiĝas "Awesome Games Done Quick"). Ĝi estas rekta elsendo per Twitch, en kiu multaj ludantoj ludas en multaj ludoj, celante fini ilin kiel eble plej rapide. Jen la ligilo: https://gamesdonequick.com/ (ial, mi ne trovis metodon por meti ligilon en tekston per busy .org)
Mi tre ŝatas ĝin, ĉar spektante ĝin, mi povas rapide malkovri multajn ludojn, kaj samtempe kompreni per la komentoj de la ludantoj. La ludado ankaŭ estas ofte tre impresa. Ĉar la celo estas fini la ludojn plej rapide, la ludantoj bezonas ludi tre precize kaj lerte, kaj tio estas miriga. Mi ankaŭ ŝatas spekti ludadon de ludo, kiun mi antaŭe ludis, por malkovri ke ekzistas pli bonaj metodoj ol la miaj por plenumi la ludon.
Tiu evento (kiu okazas senĉese dum semajno, tial oni nomas tion "maratono") ankaŭ celas kolekti monon por helpaj asocioj kontraŭ kancero kaj por "Médecins sans frontières / Kuracistoj sen landlimoj". La evento okazas Angle, sed ankaŭ eblas sekvi ĝin France, Japane, Germane kaj Ruse ĉar la oficialaj "restream" en kiuj aliaj homoj komentas alilingve. Tiel multe pli da homoj povas spekti kaj helpi.
Donante monon, spektantoj povas iom influi la ludadon, ekzemple ili povas decidi la nomon de roluloj, la vojon kiu devos esti sekvita, sed ili ankaŭ povas gajni kelkajn premiojn se ili estas bonŝancaj.
Mi pensas ke Games Done Quick estas bona okazo por bonetose kunigi homojn kiuj kunhavas saman pasion por videoludoj, kaj por samtempe helpi homojn.