Hodiaŭ estas la 1a de novembro kaj tio signifas, ke hodiaŭ komenciĝas NaNoWriMo. NaNoWriMo estas la mallongigo por National Novel Writing Month, do nacia monato de romanverkado. Bonŝance tiu projekto, kies celo estas ke oni dum unu monato verku romanon kun minimume 50 mil vortoj, jam de longe ne plu estas nur nacia, sed tute internacia.
Oni certe ne atendu altkvalitan rezulton, sed tempopremo kaj regula verkado veku kreemon. Partoprenantoj ofte rakontas pri surpriziga evoluiĝo de mem elpensitaj rolantoj kaj neplanitaj ŝanĝoj en la rakonto.
Mi jam trifoje (?) partoprenis, la unuan fojon sukcese en la jaro 2006 - mi verkis germanlingve, la titolo estis „La planedo de la espero“ - mi neniam poste mem legis ĝin, kaj des malpli mi volas ke iu alia legu ĝin. La duan fojon mi laŭ la retejo de NaNoWriMo partoprenis en 2007 per la titolo „Underground“, sed mi tion tute ne memoras – mi trovis konservitan dokumenton de 2008 kun la titolo „Sep en Lepsiko“ - ĉiuokaze mi ne sukcesis en tiu(j) jaro(j). Poste mi paŭzis ĝis mi denove partoprenis en 2015 – tiufoje en Esperanto, la titolo de la romano estis „Muroj“ - bedaŭrinde mi denove ne sukcesis kaj ĉesis post 15 mil vortoj.
Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpripensis plian partoprenon ĉijare. Estas iomete freneza, oni certe povus fari ion alian pli sencohavan dum tiu tempo, sed mi ankaŭ memoras la bonan sperton de mia unua partopreno – verki romanon tute sen antaŭa preparado simple estas amuza. Pri la dua kaj tria provo mi eble tro antaŭplanis kaj eble pro tio ne sufiĉe libere kaj tro memkritikeme limigis min mem. Provizora titolo por 2019 estas „Unudirekta bileto“.
Por iomete pli komprenigi la ideon la kreinto de NaNoWriMo, Chris Baty, verkis libron „No plot, no problem“.
Post sukcesa partopreno de NaNoWriMo en novembro oni povas dum marto partopreni NaNoEdMo – oni dediĉu 50 horojn al prilaborado de la antaŭe verkita romano.
https://nanowrimo.org/
https://www.nanoedmo.com/
ambaŭ retejoj estas en la angla, sed forumoj ekzistas en pluraj lingvoj