Dum la longa homa historio, religio kaj scienco estas senĉese kverelinte por atingi superpovon je la homa kulturo. La okcidenta raciisma scienco estas infana kompare kun la aĝo de la religia praktikado, tamen ĝi estas impete konkerinta —ĉiufoje pli akcele— la regspacojn de la nuntempa socio.
Se tio pensigas iun ke la scienca agado forviŝis tute bezonon je religio, tiu devus rigardi hodiaŭ la aperadon de tiaj novaj religioj en formo de senfinaj ideologioj sociaj, kiuj fanatikigas la homojn en nia sciencisma mondo, pro nepriskribeble grandega soifo je transcendaj motivoj por nia ekzistado en niaj societoj tre plenaj je teĥnologiaĵoj, kvankam tre malplenaj je saĝo.
Multaj niaj socisciencaj saĝuloj asertas ke malaperado de religioj laŭ ties tradicia formo, nur ĵetas freneze al nia realo senfinon da ŝprucantaj ideologioj —enradikiĝintaj en politikaj, sociaj, mediaj aŭ aliaj temoj—, en kiuj la amasoj senkonscie trovas ian animan nutraĵon kiuj antaŭe estis donataj de la religiaj praktikoj.
Tre rivele por mi, en iu el liaj dokumentarioj pri malbonoj kaŭzitaj de religifido, Richard Dawkins —unu el la ĉefaj vizaĝoj de novateisma movado— montris sin surprizata pro la fakto ke en nia altteĥnologia mondo ankoraŭ forte postvivas multaj esprimoj de malracia religieco... Kiuepoke ni troviĝas?.
Mi komprenis, antaŭ kelkaj jaroj, ke la kerna problemo ĉi-afere kuŝas en misa esprimiĝo de tiaj manifestoj de la homa kulturo.
Bedaŭrinde ŝajnas ke tro da apogantoj de sciencisma superregado ne volas kompreni la profundan bezonon kiu plu kondukas grandan parton de la homar' al religia penso. Paradokse tiu malvolo kompreni motivojn religiecajn estas mem klara demonstro de malraciemo.
Se oni raciemus integre, oni ĉiam restus malferma al komprenado je ĉiaj aferoj, eĉ je tiaj kiuj persone povus porti ian malkomforton por la pripensanto mem. Tio estas kion signifas objektiveco —malgraŭ la relativeco de tiu koncepto—: la intenco pripensi libere de menskatenoj kaj antaŭjuĝoj de nia propra personeco, la zorgo observi realon trans niaj emociaj reagoj.
Se oni tiel pritraktas la realon, tuj komencos percepti ke ekzistas naturaj emoj en niaj psikoj kiuj puŝas homojn al serĉado je transcendaj kialoj por daŭri ekzistantaj, rezistantaj.
Ĉemonda agado de iu persono povas esti sufiĉe absorba por ke tiu homo ne enmergiĝu en la maron de tiaj metafizikaj motivoj senkonsciaj, sed kiam ŝprucas grandaj malfaciloj en la vivo ĉiu homo estas trenata al tiaj profundaj abismoj de ekzistecaj signifoj. Viktor Frankl nomis tion la “serĉado de l' homo pri senco”.
Nenia teĥnologia aparato, nenioma kvanto da sciencaj konoj povos tion nuligi, ĉar ĝi temas pri la rilato inter homo kaj sia ekzisteco mem, anstataŭ pri nuraj konkretaj okazoj kiuj postulas respondojn de scienco.
Religio estas —ja siakerne, interne de la psiko— serĉado de l' homo pri tiaj sencoj ekzistecaj. Bedaŭrinde, en tiu religia kampo, trans la belaj, ekstazaj —kaj ĉiam eblaj— mistikperspektivoj nur troviĝas fanatikemo kaj konstanta gratulado al malscio de homoj. Tial ĉie tro multaj religiestroj karakteriziĝas pro sia sankta milito kontraŭ dubo, kritika penso kaj raciemo. Laŭdire de Jiddu Kriŝnamurti, tiaj religiestroj estas ekspluatantoj de malscio.
Tamen dum ni, raciistoj, restos malpretaj saĝe kompreni ĉi tiun problemon, ni restos ankaŭ nekapablaj alporti sanan proponon de spiritualeco kiu ne kripligu la mensajn kapablojn de la homaro. Tia spiritualeco estus la vera solvo al tiu nenecesa konflikto kiu ja estas, psike, konflikto inter du plej gravaj partoj de nia propra homeco.
~Spirajn Senpretend~
Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS
XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn
Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto kaj tokipono.