RE: RE: The dangerous stupidity of the youth
You are viewing a single comment's thread from:

RE: The dangerous stupidity of the youth

Words
107
Reading
1 min
7y

Jes kara, mi komprenas ke la signifo de "socialismo" estas io malsama en Latinameriko ol en aliaj landoj. Sed mi parolas pri tio kion politikistoj nomas socialismo en ĉi tiu regiono.

Ĉi tie, Socialismo estas ideologio kvazaŭreligia kiu postulas ke ŝtato havu grandegan (kelkfoje absolutan) povon super la vivoj de ĉiuj individuoj. La rezultato estas ke politikistoj estiĝas koruptaj, kaj subpremas ĉian liberecon surbaze de iluzio pri "egaleco", ĉar ilia povo estas neakcepteble granda.

Mi ŝatus ke ĉi tie oni parolus pri socialismo laŭ pli saĝa koncepto; sed ĉi tie socialismo-komunismo kondukas nur (k. nepre) al absolutismo, aŭtoritatismo kaj diktatoreco. Tial mi pli preferas liberecon ol egalecon.

@spirajn: Jes kara, mi | Ecency