RE: RE: MSP pri la liberiga filozofio de Stirner kaj sciigo pri la disvolvo de miaj kulturaj iniciatoj
You are viewing a single comment's thread from:

RE: MSP pri la liberiga filozofio de Stirner kaj sciigo pri la disvolvo de miaj kulturaj iniciatoj

Words
153
Reading
1 min
Listen
Play
7y

Dankon al vi pro la invito, kara mattgroening@mattgroening. Fakte mi aliĝis al Weku per via referencligilo eĉ antaŭ kiam vi komentis ĉi suraĵon. Mi trovis viajn informojn pri tio en iu el viaj blogaĵoj, kiam mi iris viziti vian stimitblogon.

Surprizis min ke tiu platformo estas ĝuste kopia de ĉi tiu! Ĉu vi scias kial? Mi ankoraŭ ne tute komprenas kial oni kreus ekzaktan kopion de stimito eĉ sen ŝanĝi ian funkcion (ili nur ŝanĝas nomojn).

Ĉu siamcat@siamcat ankaŭ estas eo-parolanto?

Alia dubo kiun mi havas: ĉu vekue ankaŭ troviĝas servo simila al steempress@steempress? Mi ĵus lanĉis mian personan retejon kaj estus mirinde se mi povus utiligi tie kaj steempress kaj samfunkcian vekuo-aldonaĵon.

PS. Mi ankaŭ volas konversacii kun vi pri viaj projektoj —tiuj menciitaj de vi en via blogaĵo pri viaj planoj—, ĉar mi supozas ke eble ni povus realigi iom el tio nun... sed mi prikomentos tion ĉe via koncerna publikaĵo.

@spirajn: Dankon al vi | Ecency