Ho, grandan dankon pro via atento kaj pardonu la malfruecon de mia respondo.
Jes, bonŝance mi estis trafita de la responsulo de la Miriado-projekto, kaj tio helpis multe miajn projektojn. Mi povis dediĉi pli da miaj energioj al ili, anstataŭ nur labori ajnaloke en malpropraj —ofte sensencaj— aferoj.
Bedaŭrinde la iniciato Miriado ne estas sufiĉe stabila nun, kaj ĉiuj partoprenantoj en Venezuelo kaj afrikaj landoj estas senpage de antaŭ pluraj semajnoj. Kiam ĝi malaktivas ni ĉiuj devas reeniri vojon de akra supervivado.
Tial mi opinias grava la eblecon sinfinanci per multaj rimedoj en interreto: Minds, Patreon, BitBacker, kc. Miakaze tio estas multe pli nepra ĉar mi estas kulturkreisto kaj bezonas monbazon por miaj projektoj, sed mi kredas ke eĉ tiuj afrikanoj k. venezuelanoj kiuj profitas la okazon nur por atingi monon per interreto, vere povus disvolvi pli bone siajn vivojn tiumaniere... kaj pliriĉigi Esperanto-kulturon.
Kaj tio dirita de vi estas tre prava: Steemit povus enhavi fortan Esperanto-komunumon sed la eniro malfacilas nuntempe. Mi dirus ke ankaŭ malfacilas uzado pro la ĉi-tiea kompleksegeco.
Mi volas fari kampanjon, post ol lanĉi definitive la projekton Stelo, por inviti eo-parolantojn ĉi tien. Ni povus iĝi unu el plej fortaj stimitaj komunumoj, sed necesas kampanjo por altiri esperantistojn.
RE: MSP pri la liberiga filozofio de Stirner kaj sciigo pri la disvolvo de miaj kulturaj iniciatoj