Sidiĝu sur la trono.
Proksimiĝu al viaj ombroj.
Proksimiĝu fronte, respondece.
Ne montru al ili vian dorson.
Ne donacu al ili vian poston,
ĉar vi havus tiel punon tutmerite,
pro via stulteco,
la donacon je ĉiaj mondaj vundoj,
ĉiuj sur vian koron,
ĉiuj ekde via posto,
ĉiuj el via malscio.
Sidiĝu sur la trono.
Atentu la ombrojn.
Ili venas kun donacoj:
ĉiuj mondaj mizeroj,
ĉiuj mondaj mensogoj,
ties kutimaj trompoj
kaj putrodor' de malsan'.
Ho, tia malsan'!
Malŝatinda mondo el ulceroj,
sangante malkonscion,
vomante konfuzon...
Sidiĝu sur la trono.
Ne timu, ili cin tuŝi ne povas.
Ci estas la Mastro de l' ombroj,
cia loko estas ĉi supre,
tiu ilia, tie sube,
ili sin klinantaj antaŭ cia majstreco,
tial ke ci estas tiu, kiu akceptis la mond'
—ne tiun revan—,
La Veran.
Pro cia spirita honesto
ci gajnis la tutan mond'.
Tial sidiĝu sur la tron'
Ombromajstro...
Ke nun ili dancu por ci.
~Spirajn Senpretend~
Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS
XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn
Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon artan k. intelektan en esperanto kaj tokipono.