Mensaj ĝermoj de milito

Words
556
Reading
3 min
Listen
Play
8y

Je kritika observado pri la mondo kaj ties konfliktoj, oni povus facile ekrimarki sin perdita en la grandega komplekseco de sociaj situacioj. Certe mi estas multfoje spertinta tian problemon ene de mia agado kiel dokumentfilmisto kaj sociesploristo.

Ja estas tre facile por multaj aliaj pretervidi la malfacilecon je ĉi tiu tasko —kompreni klare la mondon—, ĉar tiuj posedas okulvitron ideologian por forviŝi ĉian dubon kaj atingi ian “certecon”. Tamen tia sekureco je konoj, kiu simpligas —kaj falsas— perceptaton, estas malebla ilo por ĉiu homo kiu alte valoras la principon de intelekta honesteco.

Bertrand_Russell-SS1-eo.jpg

Por ni, sociaj esploristoj, tiu ĝena labirinto de informoj povas iĝi tre malesperiga, ne nur rilate al nia laborado sed ankaŭ al tiaj teruraj mondaj situacioj kiujn ni studadas ĉiutage. Sed mi rimarkas ke eĉ personoj malproksimaj disde tiu agado esplora ofte sentas tian angoron, kiam antaŭ ili ekstariĝas la kontraŭdiroj de la sociaj konfliktoj, kaj tiam ili ne scias kiel veni en mensklaron.

Sendube la manko de certeco povas estiĝi origino de granda maltrankvilo por ĉiaj homoj, des pli se la konfuzo temas pri gravaj kaj danĝeraj ĉirkaŭaj problemoj kiuj tute superas niajn kapablojn individuajn.

Mi sincere kredas ke tio estas unu el plej gravaj psikaj kaŭzoj de la “enideologiiĝo” montrata de multaj studuloj, kiuj supozite penu ĉiam praktiki objektivecon, sed falas en la emon fie simpligan de ĉia ideologio. Estas pli facile plencerte antaŭjuĝi pri iu realo ol sencerte daŭri eterne ĝin pridubanta.

Tamen mia granda intereso pri filozofio kaj psikologio alportis min al ia profunda eltrovo, kiu nuligis en mi tian maltrankvilon kaj donacis nepriskribeblan pacon animan. Tiu eltrovo estas simple la fakto ke nia malkapablo kompreni la realon devenas de nia perditeco en la labirinto de nuraj konsekvencoj.

La okcidenta socio posedas tiun trajton ke oni incitas nin situi ĉiam sur kampo de solaj efikoj, strebi de tie kompreni la tutan realon. Sed tiu estas almura vojo ĉar tie troviĝas nur konsekvencoj de ĉiaj homaj motivoj. Sub tiu kampo troviĝas la profunda regno de homaj kaŭzoj, kiun tro malmultaj homoj volas esplori,

Malgraŭ la ada diskursado de kolektivismaj ideologioj, la faktoj unuaj kiuj kunformas ĉiun socian fenomenon estas ekskluzive individuaj. Laŭ dirite de Terence Mckenna:

Ĉiu pripensebla historia ŝanĝo, fakte, ĉia pripensebla ŝanĝo —ne nur homa—... ĉia pripensebla ŝanĝo en ĉia sistemo estas ĉiam finfine postspurebla ĝis unu ero en la sistemo, spertanta fazon de iuspeca stato-ŝanĝo. Ne ekzistas grupaj decidoj. Tiaj aferoj aperas poste. La genio de l' kreemo kaj la ekigo je agado ĉiam kuŝas ĉe la individuo.

Sekve se ni vere deziras kompreni nian homan situacion, ni direktiĝu al la individuaj fenomenoj, al la psikaj tavoloj el kie ŝprucas ĉia milito, ĉia sociŝanĝo kaj lukto en niaj interrilatoj.

Certe Jiddu Krishnamurti bone rigardis tiun aferon, kiam li asertis ke la homa krizo estas ja interna psika krizo sed ni tute malpretas alfronti tion.


Logoo Spirajn Blanka kunfone-eta-180px.png

Afisxo-sona_sewi_frazo.png

Vi povas diskonigi miajn tekstojn en viaj sociretpaĝoj kaj retejoj; sed bonvolu sciigi mian aŭtorecon kaj ankaŭ la fonton de la teksto per ligilo al mia blogo.

~Spirajn Senpretend~

Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS

XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn

Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto kaj tokipono.


Aliaj materialfontoj: Bildo pri Bertrand Russell, afiŝo Sona Sewi.

Mensaj ĝermoj de milito | Ecency