Meditoj sen pretendoj - Natura Sufero

Words
553
Reading
3 min
Listen
Play
7y

Saluton al la Esperanto-parolantaro. Jen Spirajn. Tiu ĉi estas la unua elsendo de Meditoj sen pretendoj.

El mia ĉiutaga studado pri transcendaj aferoj mi kutime elĉerpas kaj tradukas tre interesajn pensojn de pluraj saĝuloj el la tuta mond'. Tion mi faras inter diversaj lingvoj, kaj la Esperanta estas ĉefa ĉe ili.

Tia intelekta agado estas forta kutimo en mi de antaŭ multaj jaroj, ĉar ĝi taŭgas provizante al mi valorindajn materialojn por la verkoj kiujn mi pretigas.

Do mi komencos de hodiaŭ kunhavigi kelkajn el tiuj materialoj por komuna profito. Kaj tion mi faros per ĉi tiaj aŭdaj eldonoj, kiujn mi provos munti mallongaj k. belaj, tiel ke vi ne endormiĝos pro mia kulpo.

Esperinde, ĉi tiuj pripensoj servos por via meditado laŭ tia fruktodona maniero kiel ĉiam ili servis al mi.


Richard Dawkins —en sia libro “La Rivero el Edeno”— parolas ĉi tiel pri la imanenteco de la sufero en la naturmondo:

La tuta kvanto da sufero ĉiujare en la natura mondo superas ĉian decan konsideron. Dum la minuto kiun mi pasigas komponante ĉi tiun frazon, miloj da bestoj estas vive manĝegataj; aliaj estas kurantaj por savi la vivon, terurplene veante; aliaj estas vive vorataj ekde sia propra interno fare de plugantaj parazitoj; miloj da ĉiuspecaj kreitaĵoj estas mortante pro malsato, soifo kaj malsanoj.

Filozofo Nick Bostrom, paroligas hundon en iu el siaj verkoj, kaj alportas ĉi tiun mesaĝon pri la misa kompreno kiun subtenas nia moderna socio pri la besta sufereco:

Multaj homoj rigardas la naturon ekde estetika perspektivo, kaj ili pensas laŭ nocioj de biodiverseco kaj sano de la ekosistemoj, sed ili forgesas ke bestoj loĝantaj tiujn ekosistemojn estas individuoj kaj havas proprajn necesojn. Malsano, senmanĝo, predado, ostracismo kaj amormanka ĉagreno estas endemiaj en la tiel nomataj sanaj ekosistemoj. La granda tabuo ene de la movado por bestaj rajtoj konsistas en tio ke plejmulto da sufero okazas pro naturaj kaŭzoj.

Kaj brita filozofo John Stuart Mill sinesprimis laŭ la sekvaj vortoj por videbligi la eble ĉefan kaŭzon de la homa kurado en civilizacion, forfuĝante por sin protekti de normale teruraj kondiĉoj en la naturo.

La strikta vero estas ke preskaŭ ĉiaj fiaĵoj kiujn plenumas homoj kontraŭ aliaj, kaj pro kiuj oni estas ekzekutita aŭ enkarcerigita, estas agoj kiujn naturo realigas ĉiutage. [...] La frazoj atribuantaj perfektecon al la natura disvolviĝo nur povas esti akceptataj kiel troigoj kaŭzitaj de kulta aŭ poezia sentoj; ili neniam estis destinitaj al submetiĝo de rigora ekzamenado. Neniu persono, religia aŭ senreligia, kredas ke la malhelpaj agoj de l' naturo, integre rigardataj, estigas bonajn celojn, escepte tiun de inciti raciajn kreitaĵojn al ribelo por kontraŭstari ilin.

Tiel, karaj geaŭskultantoj, oni povas enmergiĝi pli profunde en la kompleksan temon pri la konflikto de l' homo kontraŭ naturo.

Mi estos disvolvante pli amplekse ĉi tiajn temojn en miaj blogaĵoj tekstaj kaj videaj. Se vi interesiĝas pri tiaj pensoj bonvolu sekvi min per la ligiloj kiujn mi regule lasas ĉe la priskribo de ĉi tiaj kreaĵoj.

Dankon pro via atento, kaj ĝis la sekva fojo.


Logoo Spirajn Blanka kunfone-eta-180px.png

Afisxo-sona_sewi_frazo.png

Vi povas diskonigi miajn tekstojn en viaj sociretpaĝoj kaj retejoj; sed bonvolu sciigi mian aŭtorecon kaj ankaŭ la fonton de la teksto per ligilo al mia blogo.

~Spirajn Senpretend~

Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS

Meditoj sen pretendoj - Natura Sufero | Ecency