Kiel interpreti viajn sonĝojn, jungisma metodo

Words
1298
Reading
6 min
Listen
Play
8y
SSJung-Songxo1-eo.png

Malmultaj personoj konas la grandan influon ekzercatan de sonĝoj en niaj vivoj. La interna vivo kaj la subkonsciaj spacoj de l' homo ŝajnas, por la plimulto, vanaĵoj kiuj havas nenian povon sur ni kaj do meritas nian plej profundan indiferentecon.

Tia malatentado estas nur montro pri nia ĝenerala neglekto je la animaj aferoj kaj bezonoj de nia subjektiveco. Ni estas socio “senanima” aŭ, en plej bona opcio, socio kun forgesita animo.

Neeviteble, tia subjektiva kripliĝo esprimiĝas en nia fakta vivo forme de konfuzo, angoro kaj eksterordinara kvanto da sensencaj reagoj. Malgraŭ nia granda disvolviĝo teĥnologia kaj scienca, niaj vivoj malhavas saĝon. Tio estas timiginte multajn el niaj pensistoj ke nia senĉesa antaŭeniĝado nur kondukos nin al memestingo.

E O Wilson1-EO.png

Pluraj el niaj plej gravaj pensistoj komprenis ĉi tiun problemon kaj faris siajn kontribuojn al nia kulturo, por helpi solvi la mankon. Iu el tiuj intelektuloj estis Carl Gustav Jung, svisa psikiatro kaj psikanalizisto, fondinto de la analiza psikologio.

La grandioza verko de Jung estas konservite kaj pliriĉigite tra la jaroj, kaj heredigis nin je ampleksa kompreno pri sonĝoj, ties funkcioj kaj la kieloj pli adekvataj por ilin profiti, tiel plibonigante kaj briligante niajn individuajn kaj sociajn vivojn.

Sonĝoj kaj ekvilibro

Por Jung, sonĝoj estas naturaj simbolaj konstruoj de la subkonscia menso, kies funkcio estas solvi la ĉeestantajn malekvilibrojn inter partoj de nia memo. Alivorte, sonĝoj celas solvi niajn enajn konfliktojn kaj estigi ian animan ekvilibron.

Necese ni komprenu ke niaj internaj luktoj demonstras la fakton ke ene de ni ekzistas ne nur unu Mio. Je okazo de interna konflikto, kiu luktas kontraŭ kiu? Ŝajnas ke enestas pluraj voloj (pluraj mensoj en nia menso) interbatalante por superregi la aliajn. Ni estas multaj en unu korpo. Do ne enestas ununura emo, ununura volo aŭ direkto; se jes, ekzistus nenia konflikto en ni.

maze-1804499_1920.jpg

Tamen la naturo —la subkonscia menso— celas ekvilibron inter niaj internaj fortoj, malgraŭ ke ĝi ne ĉiam sukcesas. Tia ekvilibro estas paca kaj plena stato kiun jungistoj nomas individuacio.

Ni imagu ke ĉiuj deziroj batalantaj en ni ĉesas interlukti kaj establiĝas, nature kaj harmonie, en adekvataj lokoj de nia Memo. Konsekvence de tia reorganiziĝo nun ni ekposedas ununuran volon. Tio estas individuacio.

La komunikado kun subkonscio, interpretante sonĝojn

La subkonscio ĉiam provas konduki nin al ekvilibro, senrigarde ĉu ni estas dormante aŭ veke. Tia estas ĝia funkcio.

Kiam ni estas vekaj, la alĝustiga provo fariĝas malantaŭ la kurteno de nia konscio. Ĉiutage estas fluo de senkonsciaj motivoj neeviteble tracirkulante nin. Malgraŭ ke ni ja povas eviti ĝian esprimon, tio eblas nur ĝis ioma grado.

Nia malscio pri niaj pensoj kaj sentoj malebligas ke la ekvilibra procezo alportos konkretajn fruktojn en nia vivo. Tio estas, la manko de intereso pri la ena vivo baras nian komunikadon kun subkonscio... la kontakton inter la konscio kaj la senkonscio kiu ordigus niajn energiojn.

Tial individuoj kiuj permesas al si pli kontempleman vivadon, posedas pli fruktodonan rilaton kun la subkonscia menso, kaj povas sperti la necesajn ŝanĝojn por ekhavi plenan vivon.

Dum vekstato la praktikado de meditado, pripensado, jogo, poezio kaj artoj malfermas nian percepto-kapablon al la interna mondo; konektas nin kun la senkonscio.

buddhist-1807518_1920.jpg

Nu, en sonĝoj ĉi tia komunikado okazas pere de ia lingvo. Kia estas la lingvo de sonĝoj? Ĝi estas simbola lingvo, el simboloj enhavantaj sencojn de vivo, sentojn, motivojn kaj celojn.

Ĉiu sonĝa simbolo enkorpigas koheran signifon ĉeestantan iel en niaj vivoj.

Tiel laŭ jungisma perspektivo, interpretado de sonĝoj bezonas la sekvajn procezojn:

Asocioj

narrative-794978_1920.jpg

Se oni sidas kaj skribas la rakonton de sonĝo, povos poste elĉerpi ĉiun el ĝiaj simboloj kaj fari liston per ili. Supozu ni ke mia sonĝo estis:

Min batadas furiozaj marondoj kaj mi ne povas mankapti grandan ŝipon kiu navigas proksime de mi. Poste granda cikonio flugas direkte al mi por savi min, kaj mi povas mankapti ĝiajn krurojn kaj forfuĝi flugante.

Do mia listo de simbolaj imagoj estus ĉi tia:

  • Furiozaj marondoj
  • Maro
  • Granda ŝipo
  • Cikonio

Sekve mi komencos skribi ĉiajn ideojn kiuj nature aperas miamense rilate al ĉiu imago; tio estas, la mensajn asociojn:

  • Furiozaj marondoj: senkontrolo, malespero, malmodero, angoro, malfacilaĵoj, danĝeroj, streĉoj
  • Maro: vivo, grandego, senfino, naturo, perdiĝo, malluma kaj kaŝa mondo (sube).
  • Granda ŝipo: savado, teĥnologio, socio, povo, organizo, stabileco, perilo, alta statuso.
  • Cikonio: naturo, belo, libereco, individueco, trankvilo, vivo, savado, protektado, patrineco, saĝo, povo, forto.

Tiumaniere ni estas realiginte interpretadon pri ĉiu simbolo kaj ni nun havas serion da sencoj kiuj niamense nature kunligiĝas kun ili.

Dinamikoj

nature-2576542_1920.jpg

Post ol eligi ĝeneralajn sencojn el la oniraj imagoj, ni bezonas kompreni kiel tiuj sencoj rilatiĝas al la specifaj dinamikoj de nia ena vivo. Sen ĉi tiu elpaŝo, ni nur konus abstraktajn signifojn de la simbolimago, sed ni tute ne scius kiel ĝi manifestiĝas niavive.

Daŭre sur la antaŭa ekzemplo, ni supozu ke miaj internaj dinamikoj trovas ligon kun tiuj imagoj ĉi-tiele:

  • Furiozaj marondoj: La laborejo. Ĝi estas ĥaosa kaj malsana. Ĝi produktas en mi fortan streĉon. Mi neniam havas tempon por fari kion mi deziras. Ĉio estas urĝaĵo.
  • Maro: Mia ĉagreno kaj senpoveco tial ke la vivo-situacioj min superas. Tia estas vivo. Scii ke la malfaciloj de vivo pli povas ol mi, estigas en mi malesperon.
  • Granda ŝipo: Postenoj kiujn mi deziris kaj ne atingis. Mia klopodo partopreni teamojn kaj krei projektojn (por plibonigi mian vivon) tute fiaskis. La ŝipo foriris.
  • Cikonio: Mia granda revo por libereco kaj trankvilo. Mi ne volas plu daŭri en ĉi tiu konflikto. Mi ankaŭ ne volas vivi persekutante sociajn iniciatojn por solvi mian krizon. Mi nur deziras esti libera kaj feliĉa. Mi volas ke miaj situacioj estos facilaj. Cikonio ne malproksimiĝas de maro, sed superflugas ĝin kaj profitas el ĝi; submergiĝas en ĝin kaj ekkaptas manĝaĵon; poste, ĝi ree elflugas trankvile.

Memvideble la simplaj ĝeneralaj asocioj de simbolimagoj povas esti tre similaj inter diversaj personoj. Sed specifa dinamiko de tiuj imagoj en niaj vivoj estas ĉiam tre privata afero, kiu dependas de niaj unuopaj cirkonstancoj kaj de niaj sentoj pri tiuj cirkonstancoj.

Interpreto

hot-air-balloon-2411851_1280.jpg
Finfine ni kunmetas la tutan puzlon, skribante la mesaĝon donitan de la sonĝo per ties simboloj:

Vere mia vivo plenplenas de streĉoj kaj malfaciloj, kiuj malebligas min havi plian kontrolon pri mi, kaj tia situacio min maltrankviligas (furiozaj marondoj). Tio ĉi reale pezas sur mi ĉar ĝi simple temas pri mema naturo de la vivo, ĉe kiu mi havas nenian povon (maro).
Mi daŭras en laborejo kiun mi neŝatas, en malagrablaj kondiĉoj, nur por atingi la necesan monon por postvivi. Mi ne havas opcion.
Ĉiuj miaj provoj plibonigi mian vivon serĉante pli bonan laborpostenon kaj aliĝante al prestiĝaj organizoj, tute fiaskis (ŝipo).
Sed fakte io ene de mi sopiregas rekte forlasi la tutan konflikton, simple kaj nature, ekdediĉante al tio kio reale satigas, feliĉigas kaj pacigas min (cikonio).
Eble se mi agas tiumaniere, povos liberiĝi de anima malsato kaj eĉ havi pli sanan vojon por atingi vivrimedojn. Almenaŭ tion mi devus provi.

Prete! Ni jam interpretis nian sonĝon kaj elĉerpis la mesaĝon kiun la subkonscio, en ties ekvilibriga naturo, donacis per ties simbolaj konstruaĵoj.

En miaj venontaj blogaĵoj ni enprofundiĝos en tiujn interpretajn procezojn.

Vi povas esprimi al mi ĉian dubon pri la temo, kaj mi respondos kun sufiĉa detalo en sekvaj blogaĵoj. Ni ankaŭ pritraktos postajn fazojn ekde interpreto, en kiuj ni povos profiti konscie la mesaĝojn donacitajn de la senkonscio.


Logoo Spirajn Blanka kunfone-eta-180px.png

Afisxo-sona_sewi_frazo.png

Vi povas diskonigi miajn tekstojn en viaj sociretpaĝoj kaj retejoj; sed bonvolu sciigi mian aŭtorecon kaj ankaŭ la fonton de la teksto per ligilo al mia blogo.

~Spirajn Senpretend~

Steemit
Busy
DTube
Fejsbuko SS
Tvitero SS
Guglo Pluso SS

Aliaj materialfontoj: Bildo pri C.G. Jung, 1a afiŝo | Bildo pri E.O. Wilson, 2a afiŝo. El theatlantic.com

Kiel interpreti viajn sonĝojn, jungisma metodo | Ecency