Loĝantoj de la Araba Duoninsulo, Pakistano, Barato kaj Sudorienta Azio povis vidi la lastan sunan eklipson de la eliranta jaro. Miloj da homoj eliris sur la stratojn por vidi naturan fenomenon, interalie en Srilanko, Indonezio, Barato kaj Saud-Arabio. Parta eklipso ankaŭ estis observita en la landoj de Meza Azio, Uraloj kaj Siberio.
Dum anula eklipso, la Luno fermas la centron de la suna disko, lasante nur propran ringon ĉirkaŭ sia ombro. Suna eklipso kutime okazas dufoje jare. La antaŭa suna eklipso okazis la 2-an de julio, kaj estis videbla nur en la landoj de Sudameriko.
La sekva eklipso okazos la 14an de decembro 2020, kaj estos videbla en suda Ĉilio kaj Argentino, same kiel en sudokcidenta Afriko kaj Antarkto.