Mi iĝas oficisto de TEJO!

Words
82
Reading
1 min
Listen
Play
10y

Do, jen mi estas unu el la elektitoj por labori por TEJO!

Mi faros por TEJO diversajn tipojn de komputila laboro (ekzemple rilatan al la servila stabileco, Pasporta Servo, retpaĝo de IJK ktp), kaj se ĉio necesa estas farita, dediĉos mian tempon al la antaŭenigo teĥnika en Esperantujo. Por ke vi povu ekkoni ĉi tiun platformon kaj por ke mi kaj TEJO sciu kion vi pensas, bonvolu komenti per tio komputila/teĥnika kion vi opinias plej farenda/farinda!

Amike kaj samideane salutas,

Joop Kiefte

Mi iĝas oficisto de TEJO! | Ecency