Kiu estas Mark Esperanto? Neniu! Li tute ne ekzistas!
Ŝajne la usona prezidanto ne konas sian sekretarion pri defendado, kiu nomiĝas Mark Esper.
Dum du horoj tiu falsa tajpo estis ne korektita. Kaj ne temas pri tipa aŭtokorektado de Twitter. Estis vere la tajpo de la prezidanto. Kelkaj jam ŝercis, ke li jam konfuzis lin pro la kafokulo kaj nomis lin Mark Espresso. Bone, li vere ne zorgas pri tiujn malgravajn aferojn. Ke la enhavo de lia mesaĝo ne estas vera, estas tute alia afero, mi nur volas paroli pri...
Certe vi jam aŭdis pri la psikologia fenomeno de nekonscia glito de la lango laŭ Sigmund Freud.
Do la prezidanto de la plej potenta nacio de la mondo promotas- ankoraŭ nekonscie- la internacian lingvon!
Kia prezidanto!