RE: RE: Iomete pri mi kaj miaj planoj
You are viewing a single comment's thread from:

RE: Iomete pri mi kaj miaj planoj

Words
123
Reading
1 min
Listen
Play
7y

Saluton kaj bonvenon je steemit. Plaĉas al mi via enkonduko kaj la arta bildo. Jam antaŭ tri jaroj mi provis varbi por steemit interalie ĉe duolingo, sed nenio respondis. Intertempe mi mem perdis la ŝaton por ĝi, kaj iom laciĝis ĉi tie.
Mi pensas, ke Steemit taŭgas por esperantistoj nur, kiam troviĝas granda kaj forta komunumo ĉi tie. Sed tiaj vi ja povos trovi ankaŭ alialoke, ĉu ne?
Plejparte mia blogo estis memparolado pro manko de aliaj esperantistoj. Do plejparte vi trovos en ĝi hazardajn afiĉojn, kelkfoje pli pensemajn tekstojn.
Ĉar steemit grandparte temas ankaŭ pri mono, mi iam pensis pri Esperanto tokeno. Se vi interesiĝas pri tio, bonvolu serĉu: Esperanto- money je steemit.

Parenteze, Matt, mi ne povas eniri vian propran retpaĝon.

@johano: Saluton kaj bonvenon | Ecency