Pripenso

Words
161
Reading
1 min
Listen
Play
8y

Marŝante tra la arbaro la unuan printempan tagon mi ĝoje ĝuis la ĉirkaŭon. En ĉi tiu pejzaĝo troviĝas diversaj kavernoj. En kelkaj de ili jam antaŭ pli ol 30 mil jaroj niaj prahomoj serĉis por protekto kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj malagrabla vetero. Ne nur gravajn, grandajn aferojn vi renkontas en la arbaro, estas ankaŭ la malgrandaj apartaj, kiuj kaptas vian intereson.

Pri tiu rimarkinde forta floro mi jam verkis artikolon: https://steemit.com/esperanto/@johano/mirinda-krea-o

Jam survoje hejmen mi flanke malkovris skribitan tablon, kiun mi rekonis kiel tomba memorigilo por infaneto enterigita je la vojo. Ĝi estas skribita en Germana Fraktura kaj tekstas: Ĉi tie restas Christine Mahler...do, antaŭ proksime cent jaroj ŝi mortis je tiu loko, kie mi ĵus preterpaŝis. Kian sorton la infano havis, estinte ankoraŭ ne kvar jarojn?

Mi restis momenton, por ke la enhavo de tableto trovu vojon al mia menso,

kaj tiam subite malnova diraĵo enkapiĝis:

Ho vaganto,

restu momente kaj preĝu por mi,

baldaŭ venos alia kaj preĝas por vi.

Pripenso | Ecency