Unu el ili estas Helleborus foetidus. La nomo estas latindevena kaj la dua vorto, kiu specifikas la planton, signifas, fetora, do odoraĉa Helebora planto. Tiu sovaĝa planto disvastiĝas en Suda kaj Centra Eŭropo, sed nuntempe estas ankaŭ ŝatata en kultivita formo por la ĝardeno.
Vidante la planteton en la neĝo, oni emas pensi, ho ve kia kompatinda kraĵo. Ne bezonas zorgi pri ĝi, ĉar Heleboro estas bone adaptita al la vintra kondiĉoj. Ĝi floras kutime inter januaro ĝis komenco de marto. La planto havas apartan trajton, nome ĝi povas en ŝanĝi la temperaturo ene de la floretoj, Proksime 6 gradoj Celsio pli alta ol la en la ĉirkaŭo. Do, per tio Heleboro altiras la unuajn abelojn kaj aparte burdojn, por ke ili ebligas sian polenadon. Ĝi nome estas ne mempolenadulo kaj bezonas la insektojn, kiu alportas la polenojn al aliaj plantoj.
Alia interesa afero estas, kielmaniere poste la semoj ankaŭ ŝanĝas la lokon. Kiam ili elfalas el la florkapsuloj formiloj trovas ilin kaj forprenas ilin. Je semoj troviĝas granda, hela apendo, la tiel nomata Elaiosome, kiu enhavas apartajn aĵojn, kiel glukozon, fruktosezon, grasojn kaj vitaminon C, farante ilin valorega manĝaĵo. La formikoj kolektas la semojn, transportas ilin ie al la konstrua loko, disigas la semojn de la Elaiosomo kaj forigas la semojn de la konstruaĵo. Tie ili povas ĝermi kaj estiĝi novaj plantoj. La mirinda cirklo de la naturo fermis.
Bildo libera de Wikimedia Commons: Choix de plantes de l'Europe centrale
Dankon pro via atento kaj bonan tagon!