Faircoin estas cifereca valuto, kiu eldoniĝis en 2014. Ĝi estas komercita sur diversaj interretaj interŝanĝplatformoj. Kiel Bitmono ĝi funkcias surbaze de malcentralizita datumstokado. La tuta merkata valuo estas nuntempe 40 milionoj da dolaroj.
Faircoin estas ekologia afero! Uzante tiun monon vi ne bezonas zorgi pri tro alta energia konsumado, kiel kutime okazas ĉe aliaj valutoj. Ĝi ankaŭ estas ekologia en la senso de homa starpunkto. Anstataŭ miloj da komputiloj konkurencantaj por solvi malfacilajn matematikajn taskojn (kaj tiel pli riĉigante la riĉulojn), kooperative validigitaj nodoj faras tiun laboron per kunlaboro en FairCoin. La granda diferenco de FairCoin kompare al aliaj ciferecaj valutoj estas, ke ĝi enkondukis certan nivelon de konfido kaj demokratiaj valoroj eĉ sur teknika nivelo.
Suben mi enmetas faktojn de la Faircoin- platformo, kiuj bone montras tion, kompare al Bitmono kaj Dolaro.
Komerco: justaj produktoj kaj servicoj
Kontrolita de Fair.Coop asemblo (demokrata proceso)
Transakcioj: validaj de Kooperativaj Validigaj Nodoj
Energia konsumado: nur kelkaj centoj da Vatoj
Transakcia rapideco: 3 minutoj
Transakcia kotizo: ~0,003 € (=0,3 EuroCent pro malebligo de spamoj)
Risko: malalta akcepto de komercistoj
Valuta provizo: neniu, restas konstanta
Kreado de valuto: per honesta produktoj kaj servicoj
Etika valuo: egaleco, socia justeco
Komerco: malluma komerco
Kontrolita: Nerdoj kaj ĉinaj investoroj
Transakcioj: Bitcoin ministoj
Energia konsumado: (~30 validigaj nodoj) ~300 Megavatoj
Transakcia rapideco: ĉirkaŭ 43 minutoj,
Transakcia kotizo: 0.35-5 €
Risko: 51% atakoj
Valuta provizo: 54000 BTC je monato per minado ĝis 2020
Kreado de valuto: spekulado
Komerco: industrie kaj petroldependa
Kontrolita: FED (posedata de bankoj, ne kontrolitademokratie kontrolita)
Transakcioj: libro-gardistoj kaj aŭditoroj
Energia konsumado: centoj de Megavatoj
(bankaj konstruaĵoj, mona loĝistiko)
Transakcia rapideco: povas bezoni horojn aŭ tagojn
transakcia kotizo: SEPA: 0 €, other countries 3-20 €
Risko: Kolapso de banko
Valuta provizo: 180 miliardo USD je monato
Kreado de valuto: Spekuladaj bubloj kaj kvanta malvarmigo
Eble tiuj komparoj sufiĉas por kompreni, kial Faircoin vere estas alternativa mono.
Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!