Crying mushroom/ ploranta fungo

Words
212
Reading
1 min
Listen
Play
8y

Marŝante tra belega pezaĵo en freŝa aero ĉiam agrablas al la ricevema homo. Ĉi-somere mi denove vizitis mezan parton de Francio. En la Massive Central troviĝas granda protekta natura parko, kie oni bone povas ĉirkaŭmarŝi. Abundas arbaroj, montoj kaj ekzistas eĉ vulkanoj. Sed mi ne serĉis konatajn turistdestinojn, male mi preferas vojoj for de ĉiuj pakitaj lokoj. Kutime mi ankaŭ ne alportas kun mi grandan, pezan fotilon. Sed aliflanke mi ofte bedaŭras, ke mankas bona fotilo, kiam mi renkontas rimarkindan objekton aŭ interesan situacion, sufiĉe valoraj por diskomuniki, ekz en blogo kiel steemit.
Jen mia aparta situacio. Frumatene mi grimpis suben de monto al malgranda urbo por aĉeti iujn necesaĵojn, kiam mi renkontis tiun arbofungo. Ho, kio estas tio? Mi ne sciis. Eble vi ja konas ĝin? Mi neniam antaŭe vidis aferon kiel tiun ĉi tie.

Ĉu tiuj malgrandaj akvobuloj ne similas al larmoj aŭ eble etaj lanternoj?

Poste mi renkontis belajn ekzemplojn de fortaj bovoj je la vojo. Plaĉis al mi vidi, ke ili ankoraŭ posedas siajn kornojn. Kutime en Eŭropa bovinaj kornoj estas fortranĉitaj, ĉar oni ja pensas, ke ili ne estas necesaj. Ne efektive, sed ili estas en la vojo de bienisto, kiu havas tro da bestoj en malgranda spaco.


Dankon pro via vizito, voto. Bonan tagon al vi!

Crying mushroom/ ploranta fungo | Ecency