Eble por multaj homoj vivante ie en la mondo la BREXIT- afero ne estas vere interesa, sed kiel eŭropano tiu afero ne povas estis malatentita. Unue ĝi jam tiel longe okupas la sociajn energiojn de eŭropaj landoj. Kaj due, ties solvo koncernas la kernon de Eŭropa ideo.
Hodiaŭ la brita parlamento malakceptis la interkonsenton koncerne Brexit, negocitan inter EU kaj la UK-registaro. Membroj de la brita parlamento voĉdonis kontraŭ la interkonsento de ĉefministro Theresa May per 432 kontraŭ 202 voĉoj. Do Britio volas forlasi Eŭropa-Union jam je la 29-an de marto. Se ne estiĝas interkonsento ĝis tiam, ekzistas minaco de forigo de EU sen interkonsento. En ĉi tiu kazo, ĥaosaj konsekvencoj por la ekonomio kaj multaj aliaj areoj de vivo estas atenditaj.
Post ĉi tiu hodiaŭa klara malvenko de la ĉefministro, la opozicia Laborista Partio volas fari peton pri malkonfido koncerne la registaron. La voĉdono okazos merkrede.
Ĉu vi vidos novelektojn en Britio kaj eble Corbyn kiel novan ĉefministron?