Mia koro malfermiĝas per via voĉo

Jen la traduko de Franca klasika kanto nome Mon cœur s'ouvre à ta voix, kiu estas parto de la opero Samson kaj Delilah de Camille Saint-Saëns. Mi tradukis ĝin de la angla sed kompreneble la originala kanto estas en la franca. La kanto estas tre bela kaj fama, bonsentiga kaj trankviliga.

Esperanta traduko:

Mia koro malfermiĝas per via voĉo
Kiel floroj malfermiĝas per la kisoj de la tagiĝo
Sed, ho mia amatino,
Por pli bone sekigi miajn larmojn,
Lasu vian voĉon paroli ree!
Diru al mi ke vi revenas.
Al Delilah eterne!
Ripetu al mia tenereco
La promesojn de malnovaj tempoj,
Tiujn promesojn, kiujn mi amis!
Ho! Respondu al mia tenereco!
Plenigu min per ekstazo!
Dalila! Dalila! Mi amas vin!
Kiel oni vidas la klingojn de tritiko, kiu ondas en la malpeza vento,
Tiel Mia koro tremas,
Preta por esti konsolata,
Per via voĉo, kiu estas tre kara por mi!
La sagoj estas pli malrapidaj por alporti la morton,
Ol via amo
Flugante en viaj brakoj!
Ho, respondu al tenereco!
Plenigu min per ekstazo!
Dalila! Dalila! Mi amas vin!

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now