Esperanto - Unua artikolo

Saluton karaj amikoj!


Hodiaŭ, mi decidis krei mian unuan artikolon, ĉar gravas skribi en tiu lingvo por promocii ĝin. Mia maniero aktiviĝi esperante estas krei pepaĵojn sur Tvitero, Mastodono kaj ankaŭ krei videojn sur Jutubo (eble estontece sur "PeerTube"). Vi jam povas malkovri la francan tviteran konton kiun mi kreis tie ĉi https://twitter.com/EO_France kaj vi ankaŭ povas sekvi min sur Mastodono https://mastodon.social/@aeden kaj Jutubo http://bit.ly/2mxsMcU.

Kial mi lernis esperanton kaj ĉu mi fluas esperante ?


Kiel multaj aliaj esperantistoj, mi jam kapablis iomete esprimiĝi angle, sed mi ĉiam havis la senton ke tiu lingvo - kiel multaj neregulaj kaj escepto-plenaj lingvoj kiel la franca, la hispana, ktp. -, aĉis ; aparte konsiderante sian sonon kaj prononcadon. Pro tiu aspekto, kaj ĉar mi ŝatas lingvolernadon, mi decidis lerni ĝin kaj mi tre kontentas povi facile pridiskuti multajn aferojn kun esperantistoj tra la tuta mondo (brazilanoj, germanoj, usonanoj kaj estontece afrikanoj aŭ azianoj :D). Mi ŝatus pli aktiviĝi, sed mankas homoj ĉirkaŭ mi, proksime al mia urbo, por vere fariĝi aktivulo ; sed tiu realeco povas kompreneble evolui, oni neniam scias. Kaj pri la lasta demando - "ĉu mi fluas esperante ?" -, mi devas konfesi ke ne :D Sed mi povas diri ke mi tute kapablas paroli pri bazaj aferoj sufiĉe bone sen tro heziti.

Antaŭvido de mi esprimiĝante ? Jen unu el miaj videoj.

Ĝuu la videon kaj ĝis poste karaj samideanoj ! 👋

H2
H3
H4
3 columns
2 columns
1 column
Join the conversation now